Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Tra l' vilaĝ' de rand' al rando

Tra l' vilaĝ' de rand' al rando
iras mi kun muzikbando,
kun botel' en mano mia,
dancas kiel pest' rabia.

Triste nun la kant' sonoru,
ke l' malĝojon mi elploru,
sed jam tie sub fenestro
gaje ludu la orkestro.

Tie loĝas mia stelo,
mia formigranta stelo,
kiu jam for de mi vagas,
jam alian viron brakas.

Hej cigan', jen la fenestro,
nun plej gaje do, bandestro!
Ne plezuru ŝi pri l' vido,
ke mi tristas pro l' perfido.